La
festo havas historion de pli ol 500 jaroj. Dum Saga-dinastio la
suvereno Paba Sangbu ghuis altan respekton de la popolo. Post lia
forpaso la dischiploj chiujare okazigis ceremonion por rememorigi
lin. Sed poste la tradicio estis rompita de militado. En la 1408-a
jaro lia filo Gongsang Raopa heredis la tronon kaj restauris la
kultadon. De la 10-a ghis la 17-a de la kvara monato de tiu jaro
li aranghis preghadon, kultadon kaj diversajn amuzadojn en forta
religia signifo. En la 1447-a jaro suvereno Zhaxi Raodan aldonis
al la kultado rajdkonkurson, arkpafadon, tibetan operon kaj varieteon.
Kaj la tradicio dauris ghis nun.
|