En
tiu festo oni jungas junan bovon, por ke ghi lernu plugi en kampo.
La festo ne havas regulan daton, sed en la unua monato de la jaro.
3-4 tagojn antau la festo la kamparanoj devas pretigi sekalan vinon
kaj ornamajhojn por la tirbestoj. Che sunlevigho en tiu tago, virino
naskighinta en jaro de simbola besto sama al tiu de la kuranta jaro
kaj kelke da maljunaj kamparanoj en festaj kostumoj kunportas vinon,
teon, flagon kun sutroj kaj incensujon al la kampo, kie oni komencas
plugadon, por kulti teran dion kaj agrikulturan dion. Post tio ili
reiras en la vilaghon, kaj chiuj vilaghanoj en novaj vestoj venas
al la kampo kondukante tirbestojn. Ili sidighas sur la tero kaj
ghuas teon kaj vinon. Post tio kelke da viroj bruligas incenson,
starigas flagojn kun sutroj, laute kantas odon kaj kultas diojn
por fari provan plugon. Kutime chiu familio alkonkukas paron da
bovoj kaj la dommastrino prezentas vinon trifoje al la chielo, shmiras
la frunton de la bovoj trifoje per butero por esprimi peton de felicho.
La virino naskighinta en jaro de simbola besto sama al tiu de la
kuranta jaro dissemas la unua kaj post tio komencighas printempa
plugado. Post la ceremonio oni kutime faras konkurson de kurado
kaj atletikon.
|