Bano-festo
okazas de la 6-a ghis la 12-a de la sepa monato lau la tibeta kalendaro.
Mito diras, ke antau longe malofta epidemio atakis Tibeton kaj multe
da homoj kaj brutoj estis pereigitaj. Avalokiteshvaro sendis 7 feinojn
porti 7 botelojn da magia akvo el la chiela lago, ke ili vershu
la akvon en chiujn riverojn de Tibeto. Tiunokte la tibetanoj vidis
en songho, ke marasma knabino kun vundoj kaj cikatroj tra la tuta
korpo sin lavis en rivero kaj resanighis post elakvigho. La tibetanoj
tuj imitis tion kaj banis sin en akvo. De tiam formighis la kutimo
banighi en rivero en sep tagoj fine de somero kaj komence de autuno,
kiam steloj brilas sur la chielo. En tiuj 7 tagoj chu viroj chu
virinoj, chu junaj chu maljunaj, chu urbanoj chu pashtistoj, chiuj
venas al riveroj au lagoj por sin bani. Ili starigas tendojn, sternas
tapishon, amuzighas kaj naghas en akvo. Tagmeze ili havas piknikon
el sekala vino kaj butera teo. Kiam subiras la suno, ili revenas
hejmen tre kontentaj.
|