La tiel nomata "tibeta problemo"

       La Tibeta Autonoma Regiono situas en la sudokcidento de Chinio, limtushante Hindion, Nepalon, Bhutanon, Sikimon kaj Birmon je pli ol 4000 kilometroj. Ghi estas la natura shirmilo por la nordokcidento kaj sudokcidento de Chinio kaj pasejo al Sud-Azio. En la 10-a de marto de 1959, post fiasko de armita ribelo de la supera reakcia kliko de Tibeto, la 14-a Dalai-lamao, devigante parton de tibetanoj, fughis eksterlanden. Nelonge post fugho en Hindion, li publike distrumpetis, ke "Tibeto estas sendependa shtato". Komence de la 60-aj jaroj, la kliko de Dalai fondis en Dalansara de Hindio "tibetan ekzilitan registaron" kaj reorganizis ribelan armon por plenenergie fari splitadon de la patrolando. En la lastaj jaroj, kun la subteno de internacia kontrauchinia forto, la kliko de Dalai agitadis per la tiel nomata "tibeta problemo" kaj rapidigis la klopodon de "sendependigho de Tibeto" por detrui pacon kaj malhelpi progreson de Tibeto.
    Jene ni klarigu la "tibetan problemon" en tri flankoj.

1. Nedubebla aparteno de suvereneco de Tibeto
2. Senchese disvolvighas la socio, ekonomio kaj la afero de homaj rajtoj de Tibeto
3. Politiko de la centra registaro rilate al Dalai-lamao