Posttagmeze
de la 20-a de oktobro de 2001, china prezidanto Jiang Zemin prezidis
kunvenon en la Shanhaja Internacia Konferenca Centro por anonci
la tagordon de la 9-a neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK por
la sekvanta tago. Li diris, ke la kunveno diskutos pri tri temoj,
nome makroskopa ekonmia situacio, konstruado de homaj richfontoj
kaj kapabloj kaj orientigho de la disvolvigho de APEK en la estonteco.
Aliaj gvidantoj de APEK opiniis, ke la kunveno estos tre grava,
ke ili atendas ampleksan kaj profundan diskutadon pri la supre menciitaj
temoj. Ili laudis la preparan laboron de Chinio kaj kredis plenan
sukceson de la kunveno.
Antautagmeze
de la 21-a la kunveno estis okazigita en la Shanhaja Scienc-teknika
Domo kaj china prezidanto Jiang Zeming prezidis la kunvenon. La
kunvenon cheestis australia chefministro Howard, bruneja Sultano
Bolkiah, kanada chefministro Chretien, chilia prezidanto Lagos,
chefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto de Chinio Tung
Chee Hwa, indonezia prezidantino Megawati, japana chefministro Junichiro
Koizumi, korea prezidanto Kim Dae-jung, malajzia chefministro Mahathir,
meksikia prezidanto Fox, novzelanda chefministrino Clark, papua-novgvinea
chefministro Morauta, perua prezidanto Toledo, filipina prezidantino
Macapagal-Arroyo, rusa prezidanto Putin, singapura chefministro
Goh Chok Tong, tajlanda chefministro Thaksin, usona prezidanto Bush
kaj vjetnama chefministro Phan Van Khai.
Prezidanto
Jiang Zemin kaj aliaj gvidantoj havis solidan, amikan, senkashan
kaj varman diskutadon pri la temoj. Ili venis al la komuna kono
pri la temoj kaj aprobis la "Deklaracion de Gvidantoj".
Che la tagmangho ili intershanghis opiniojn pri opono kontrau terorismo
kaj publikigis "Kontrauterorisman Deklaracion de Ekonomiaj
Gvidantoj de APEK". La kunveno estis plene sukcesa.
La
gvidantoj havis tute saman opinion, ke la ekonomia disvolvigho de
la Azi-Pacifika Regiono havas brilan perspektivon, ke la membroj
devas daurigi kunlaboron surbaze de reciproka utilo, akceli komercadon
kaj investadon, subteni sistemon de mulflanka komerco kaj lanchi
novrondan intertraktadon de APEK en la situacio de tutmondigho kaj
nova ekonomio. Krome ili devas plene konsideri la diversecon en
la regiono, pluapashe plifortigi ekonomia-teknologian kunlaboron
kaj konstruadon de kapabloj, kapti la shancojn, renkonti la defion
de la nova jarcento kaj efektivigi kunan prosperighon.
Jiang
Zemin faris paroladon sub la titolo "Plifortigi kunlaboron
por kune renkonti la novan defion de la nova jarcento", en
kiu li amplekse pritraktis la vidpunkton de Chinio pri la ekonomia
situacio de la regiono kaj la mondo, la proponojn pri antauenpusho
de kunlabora proceso de APEK, la problemojn pli bone disvolvi la
regionan ekonomion en la nova jarcento kaj plifortigi konstruadon
de homaj richfontoj kaj kapabloj, novan enhavon de APEK kaj antauenpushadon
de Chinio en reformado kaj pordmalfermo kaj moderniga konstruado.
15
minutojn antau la 12-a horo, la gvidantoj eliris el la domo kaj,
trairinte la ombran avenuon por honoraj gastoj, fotighis kun la
domo kiel la fono.
Che
la tagmangho la givdantoj diskutis pri la problemo de opono kontrau
terorismo kaj venis al 7 komunaj konoj.
Posttagmeze
la gvidantoj daurigis profundan diskutadon pri la tutmonda kaj regiona
ekonomia situacio, dighita strategio de APEK, politika skizo de
APEK por la nova jarcento, strategia celo, plenuma sistemo kaj opono
kontrau terorismo.
Je
la 4-a posttagmeze prezidanto Jiang Zemin proklamis la "Deklaracion
de Gvidantoj" de APEK.
La
gvidantoj opiniis, ke la chi-foja kunveno estis la unua kaj plej
alta kunveno de gvidantoj de APEK post la evento de la 11-a de septembro,
ke la akurata cheesto al la kunveno montris la esperon de la gvidantoj
kaj iliajn decidon kaj memfidon al la disvolvo de la regiona ekonomio.
Ili alte taksis la grandajn sukcesojn de Chinio en ghia reformado
kaj pordmalfermo, ke la viglecplena Shanhajo estas miniaturo de
la progresanta Chinio. Ili gratulis ukcesan gastigon de la kunveno
fare de Chinio kaj dankis Chinion pro ghia varma kaj amika akcepto
kaj zorgema arangho.
La
chi-foja neoficiala kunveno de gvidantoj en la komenco de la nova
jarcento certe estos enskribita en la hisotrion de APEK kune kun
abundo da fruktoj.
"Deklaracio
de Gvidantoj" de APEK -- Renkonte al la nova defio en la nova
jarcento (mallongigo)
Kontrauterorisma
Deklaracio de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK (21 oktobro 2001)
Retrorigarde
al APEK: Neoficiala Kunveno de Gvidantoj
Bruneja
Kunveno
|