La
Bruneja kunveno en 2000 atingis fruktojn en 4 kampoj:
Unue, la gvidantoj retrorigardis la internacian
situacion kaj tiun en la Azi-Pacifika Regiono en la pasinta jaro
kaj intershanghis opiniojn pri la laboroj en la estonteco kaj atingis
komunan opinion.
Due, la cheestantaj gvidantoj diskutis pri
la tutglobigho kaj novaj ekonomiaj problemoj kaj aprobis "agad-programon"
pri nova ekonomio. La kunveno emfazis, ke APEK devas pliigi sian
ekonomian kaj teknikan kunlaboron chefe en konstruado de homa kapablo
kaj disvolvo de homaj richfontoj por renkonti la defion, kapti la
shancojn kaj redukti "ciferan kanalon" por ke la tutglobigho
kaj nova ekonomio ludu sian rolon por la komuna prospero de la Azi-Pacifika
Regiono. La kunveno decidis ke en 2001 Chinio kaj Brunejo kune preparu
la Altnivelan Kunvenon de APEK pri Konstruado de Homa Kapablo en
Chinio.
Trie, la kunveno faris profundan diskuton
pri nova traktado de la Monda Komerca Organizo (MKO), sistemo de
plurflanka komerco kaj arangho de regiona komerco. La cheestantaj
gvidantoj opiniis, ke APEK devas urghi novan traktadon de MKO. Ili
emfazis, ke la sistemo de sana kaj justa plurflanka komerco estas
utila ne nur al daura kaj stabila kresko de la internacia komerco,
sed ankau al la komuna prospero de la landoj evoluintaj kaj evoluantaj.
Kvare, la gvidantoj intershanghis opiniojn
pri la internacia prezo de oleo kaj alvokis, ke la ole-konsumantaj
landoj faru traktadon kun la ole-produktantaj landoj kaj ili alprenu
kunan rimedon por fari la olean prezon stabila en la racia sfero.
Ili opiniis ankau, ke APEK devas pliigi sian kunlaboron en la kampo
de energioj.
Seattle-kunveno
Bogor-kunveno
Osaka-kunveno
Subic-kunveno
Vankuvero-kunveno
Kuala-Lumpuro-kunveno
Auckland-kunveno
Rilata
artikolo:
Altnivela
Kunveno de APEK pri Konstruado de Homa Kapablo okazos en Pekino
|