Amuzo

La pekina opero

    Estos granda bedauro, se vi vizitas Pekinon, sed ne ghuas pekinan operon. Hodiau la klasika arto daure charmas chiujn rigardantojn.

     La Chang'an-a Amuza Centro trovighas en la Guanghua-Chang'an-a Domego, che la norda flanko de la Orienta Chang'an-strato. Ghia centro estas Granda Operejo Chang'an, fama en Pekino. Tie oni povas ghui kvintesencon de la china kulturo, la pekinan operon. La domo de Huguang-gildo situas en Hufangqiao-kvartalo, Xuanwu-distrikto. Ghi havas longan historion kaj odoras fortajn kulturajn karakterizajhojn. Tie ofte prezentis pekinan operon famaj aktoroj, kiaj Tan Xinpei, Yu Shuyan kaj Mei Lanfang. Ghi estas rigardata kiel la unua muzeo de pekina opero. La teatro Persika Ghardeno trovighas en la unua etagho de Qianmen-hotelo. Ankau tie estas ghuebla prezentado de famaj artistoj. En la teatro de la pekina opero prezentighas chiuvespere.

Akrobatiko
Te-salonoj
Prezento de folkloro
Kultura Urbo en nokto