Tianqiao-kvartalo
en la pasinteco estis loko, kie oni ghuis kulturon de la pekinaj
plebanoj, diversajn amuzajhojn kaj lokajn manghajhojn. Tiuj karakterizajhoj
hodiau montrighas chefe en la Te-salono Tianqiaole. Antau la salono
estas scenejo kaj en la salono staras multe da nigre lakitaj kvadrataj
tabloj. Ambauflanke de la salono trovighas budoj de diversaj etmanghajhoj.
Junaj servistoj en bela manchura robo vershas teon por la klientoj.
Oni devas pagi antikvajn chinajn kuprajn monerojn. Tie oni povas
ghui centprocentan antikvan etoson.
Sur la scenejo oni prezentas folkloron, diversajn amuzajhojn, cirkulantajn
inter la lokaj plebanoj. Tie ofte vidighas granda nombro da spektantoj.
La
pekina opero
Akrobatiko
Te-salonoj
Kultura
Urbo en nokto
|