La
Kultura Urbo situas okcidente de Yabaolu-strato, che la Dua Cirkla
Vojo de Pekino. Ghi, speciale dekoraciita, forte impresas per kultura
etoso. Tie oni povas ghui ne nur la artan prezentadon, sed ankau
la manghajhan kulturon. Nokte ghi estas ideala loko por la homoj,
kiuj deziras koni la kulturan historion de la urbo.
Parado
per luksaj vestoj
Che la vespera festeno oni prezentas ankau palacan muzikon, dancon
pri Dunhuang, mitojn kaj legendon, chinajn tradiciajn programerojn,
chinajn kaj ekzotajn morojn. De tio oni povas apreci ankau la enhavorichan
chinan kulturon kaj ghui la pompecon de la diversnacia kulturo.
Nokta
palaca restoracio de Pekino
La restoracio elspiras densajn kulturajn etosojn de Pekino. Tie
la halo estas bele ornamita
kaj dekorita. La palacaj kaj popolaj pladoj profunde impresas la
cheestantojn.
La
pekina opero
Akrobatiko
Te-salonoj
Prezento
de folkloro
|