La
pekinaj te-salonoj estas mondfamaj. En la Te-salono Lao She oni
povas ghui ne nur la aroman teon, sed ankau operojn. En la Te-salono
Tianqiaole oni povas spekti eminentan prezentadon. Sidante che kvadrata
tablo kun te-tasoj sur si kaj ghuante belan prezentadon sur scenejo,
oni ja spertas la veran senton de pekin-anoj. La salono de te-ceremonio
aperinta antau nur kelke da jaroj estas shatata de la publiko. Kompare
kun la tradiciaj te-salonoj, ghi havas alian guston. En la kvieta
kaj eleganta medio oni facile pasigas la tutan vesperon kun te-taso
en la mano.
La
pekina opero
Akrobatiko
Prezento
de folkloro
Kultura
Urbo en nokto
|