|  
                 La 
              antikva urbo Pekino abundas je bongustajhoj. La 5 plej gustumindaj 
              el ili estas la rostita anaso, kortegaj pladoj, Tan-familiaj pladoj, 
              rostita viando kaj brogita shafajho.  
                 La 
              restoracioj Quanjude kaj Pianyifang kun historio de pli ol 130 
              jaroj povas vin servi per plej bongustaj rostitaj anasoj kaj Quanjude 
              havas 3 manghejojn che la stratoj Wangfujing, Qianmen kaj Hepingmen. 
                 
              La kortegaj pladoj estas imitajhoj de pladoj por imperiestroj kaj 
              iliaj familianoj. Nun ili estas ghueblaj en la restoracio Fangshan 
              en Beihai-parko kaj restoracio Tingliguan en la Somera Palaco. 
                 
              El la fama china gastronomio naskighis diversaj stiloj, inter kiuj 
              la plej famaj estas tiuj de Sichuan, 
              Shandong, 
              Hunan, Guangdong 
              kaj Shanhajo. Nun chiuj plej bongustaj pladoj de tiuj stiloj estas 
              haveblaj en Pekino. Kaj krome oni ankau povas ghui diversajn tradiciajn 
              manghetojn de Pekino che ghiaj standoj au kolazionoj. 
                 
              En Pekino haveblas ankau bongustaj pladoj el mondfamaj gastronomioj 
              de Francio, Italio, Rusio kaj aziaj landoj Tajlando, Koreio, Japanio 
              kaj Vjetnamio. 
            
              
             |