Proksimiĝas la Pekinaj Olimpikoj en 2008,
kaj jam aperis koncernaj simbolaj desegnaĵoj, ekzemple emblemo,
talismanoj, piktogramoj de la Pekinaj Olimpikoj kaj talismano
de la Pekinaj Kriplulaj Olimpikoj de 2008. Ni jam konigis
ilin al vi post ilia naskiĝo. Ĉi-foje ni prezentos al vi la
duajn markojn de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, nome markoj
de kulturo, medio kaj volontuloj. En la desegnado de tiuj
markoj oni uzis pentran kaj kaligrafian arton propran al la
tradicia ĉina kulturo, por ke ili harmonie akordiĝu kun la
emblemo de la Pekinaj Olimpikoj en 2008.
- La Red.
Marko
de kulturaj agadoj
Homo dancas kun lanterno, nemankigebla bonaŭgura ornamaĵo en la
tradiciaj ĉinaj festoj. Ĝi aludas unuiĝon kaj feliĉon, kaj
reprezentas la spiriton de la tradicia ĉina kulturo. La kultura
festivalo de la Pekinaj Olimpikoj estas mondsfera kultura
manifestacio. Pekino bonvenigos alilandajn gastojn per ornamo
de ruĝaj lanternoj.
Media
marko
Verdaj Olimpikoj estas unu el la gravaj ideoj de la Pekinaj Olimpikoj,
kaj daŭrigebla disvolviĝo estas senĉesa strebado de la Olimpikoj.
La media marko konsistas el figuroj de homo kaj arbo. La verdaj
linioj en formo de dancantaj rubandoj kaj pompaj floroj simbolas
daŭrigeblan disvolviĝon de mediprotektado. Arbokrono kaj homo
formas arbon simbolantan harmonion inter la homo kaj la naturo.
Volontula
marko
La ligitaj koroj simbolas tutkoran servadon kaj plenan amon de
volontuloj al sportistoj kaj gastoj de la granda familio de
la Olimpikoj. Figuro de dancanta homo prezentas ĝojon kaj
feliĉon de volontuloj pro la kontribuado.
Rilataj
artikoloj:
Emblemo
de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 publikigita
Talismanoj
de la Olimpikoj de Pekino en 2008 anoncitaj 1000 tagojn antaŭ
ĝia inaŭguro
Publikiĝis
piktogramoj de la Pekinaj Olimpikoj en 2008
Debutis
talismano de la Pekinaj Kriplulaj Olimpikoj de 2008
|