Unua paĝo >> Kulturo >> Religio


Konfuceanismo de Ĉinio

de YI JUN

Konfuceanismo, tradicia ĉinologio, estas kremo de la orienta kulturo. La ideologio de konfuceanismo estas grava konsistiga parto de la kultura heredaĵo de la ĉina nacio. La etiko de konfuceanismo estas etika kriterio observata de la ĉina nacio dum la pasintaj pli ol 2000 jaroj, kaj parto de la ideologio ankoraŭ havas aktualan signifon por akceli la harmonion kaj stabilecon de la nuna socio. La ideologio de konfuceanismo naskiĝis en la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj (770 a.K—221 a.K.), periodoj de “Konkuro de Cento da Skoloj”. Ĝi baziĝis sur humaneco kaj akcentis virtojn, fidelecon, senkaŝemon kaj perfektecon de personeco. Ĝi estis kriterio por homaj kondutoj en la socia vivo. Ekde Han-dinastio (206 a.K.—220 p.K.) konfuceanismo estis utiligata de regantoj kaj fariĝis ortodoksa penso kaj kriterio de la homaj kondutoj, kaj regis la ĉinan socion dum kelke da jarcentoj. Konfuceanismo entenas riĉan enhavon, kian aliaj kulturoj ne posedas. Grandanimeco, sindetenemo kaj toleremo... jen necesaj virtoj por veraj kleruloj de Ĉinio.

Humaneco, spirita idealo
Etiko, normo de konduto
Muziko, formo de arto
Fideleco, valorkoncepto
Socia evoluo bezonas konfuceanismon