2009-09-14 2009-09-14
 |
Intervidiĝo kun parlamenta prezidanto de la Eŭropa Unio |
Hua Jianmin, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kiu ĉeestas la unuan konferencon de prezidantoj de parlamentoj de la Grupo 8 kaj novemerĝintaj landoj, intervidiĝis la 12-an kaj la 13-an de septembro en Romo, Italio, respektive kun Gianfronco Fini, prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj de Italio, Max Sisulu, prezidanto de la Nacia Asembleo de Sud-afriko, kaj Jerzy Buzek, prezidanto de la Eŭropa Parlamento.
En sia intervidiĝo kun Gianfronco Fini, Hua Jianmin esprimis, ke la ĉina flanko volas pluapaŝe intimigi la amikecon inter Ĉinio kaj Italio, elfosi la potencialan forton de kunlaboro inter la du landoj sur la kampoj de mediprotektado, novaj fueloj kaj urbo-konstruado. Gianfronco Fini esprimis, ke la Ĉambro de Reprezentantoj de Italio volas fortigi interfluon kaj kunlaboron kun la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio en multaj flankoj.
En la intervidiĝo kun Max Sisulu, Hua Jianmin diris, ke la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio volas antaŭenpuŝi kunlaboron kaj interŝanĝon kun la Nacia Asembleo de Sud-afriko kaj fari kontribuon al la solideco de la strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-afriko.
Dum la intervidiĝo kun Jerzy Buzek, Hua Jianmin montris, ke intensigo de la reciproke utila kunlaboro inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio konformas al duflankaj bazaj interesoj. La Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio volas plivastigi kanalon pri dialogo kun la Eŭropa Parlamento kaj pluapaŝe larĝigi duflankan praktikan kunlaboron.
(el Ĉina Radio Internacia )
|