Ĉinio ekkonstruis la unuan satelitan lanĉejon en regiono de malalta latitudo
2009-09-15
2009-09-15
La 14-an de septembro oni ekkonstruis en Wenchang, Hainan-provinco, la Hainan-an Satelitan lanĉejon, kiu fariĝos la kvara satelita lanĉejon de Ĉinio. Ĝi finkonstruiĝos kaj ekfunkcios en 2013.
Hainan-provinco estas loko plej proksima al ekvatoro en Ĉinio. La lanĉejo situas ĉe 19°N. Konstrui satelitan lanĉejon en regiono de malalta latitudo utilas al altigo de transporta kapablo de sinkrona satelito de la Tero kaj longigo de la servovivo de satelitoj.