2009-09-15 2009-09-15
La 14-an de septembro en Pekino okazis kunsido de reprezentantoj de "100 herooj kaj modeloj multe kontribuintaj al fondiĝo de la nova Ĉinio kaj 100 personoj ege kortuŝintaj Ĉinion post fondiĝo de la nova Ĉinio". Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin kaj aliaj ĉinaj gvidantoj intervidiĝis kun la reprezentantoj.
En la kunsido Li Changchun, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, montris, ke tiuj herooj kaj famaj personoj enkorpigis la noblan spiriton "fideli al la patrolando, ami la popolon, insisti je la idealo, peneme lukti, strebi al progreso, labori kreive, ne ĉasi privatan profiton kaj kontribui senegoisme". Li diris, ke en la konstruado de la socialisma afero kun ĉinaj trajtoj, Ĉinio devas firme heredi kaj disvolvi tiun spiriton.
(el Ĉina Radio Internacia) |