2009-09-16
La 15-an de septembro Yao Jian, gazetara proparolanto de la Komerca Ministerio de Ĉinio, esprimis en Pekino, ke Ĉinio esperas pacigi kadre de leĝoj komercajn konfliktojn inter Ĉinio kaj Usono.
.
La 11-an de septembro usona prezidento Obama decidis praktiki punan doganon por tri jaroj al ĉiuj pneŭoj de malgrandaj aŭtoj kaj malpezaj kamionoj importitaj el Ĉinio. En la 13-a de la sama monato la Komerca Ministerio de Ĉinio deklaris startigi ekzamenan proceson kontraŭdumpingan kaj kontraŭsubvencian al partaj aŭtoj kaj kokaĵoj el Usono. Tiu ago estas ĝenerale rigardata kiel komerca rebato de Ĉinio.
Yao Jian diris, ke Ĉinio firme oponas trouzadon de komercaj helprimedoj kaj esperas fari pluapaŝan interkonsiliĝon kun Usono kadre de leĝoj.
(el Ĉina Radio Internacia) |