Klimata varmiĝo de la tuta terglobo kaŭzos eble malaperon de Maldivoj
2009-09-16
2009-09-16
Laŭ raporto nove publikigita de sciencistoj, la averaĝa altitudo de 1200 insuletoj de Maldivoj en la Hinda Oceano estas nur 1.5 metroj. Se oni ne sukcese bridos klimatan varmiĝon de la tuta terglobo, Maldivoj kaj aliaj landoj kun malalta altitudo malaperos eble el la terglobo. Maldiva prezidento Mohamed Nasheed esprimis, ke Maldivoj faros sian plej eblon por eviti tiun okazon kaj eblos, ke Maldivoj transloĝiĝos en la situacio plej malbona.