2009-09-17
La 15-an de septembro inaŭguriĝis en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko la 64-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN. Treki, prezidanto de la 64-a sesio, prezidis la unuan plenan kunvenon kaj faris salutparolon en la inaŭguro. Li diris, ke konservi pacon kaj sekurecon de la mondo, akceli disvolvadon, trakti malriĉecon, malsaton kaj malsanojn, kaj respekti diversajn bazajn homajn rajtojn kaj liberecon estas kerna celo de UN kaj ankaŭ la komuna devo de ĉiuj membrolandoj de UN.
(Redaktoro: Zhao Xi)
|