2009-09-18
La 17-an de septembro en Pekino Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke ŝtatafera konsilanto Dai Bingguo, kiu faras viziton en la Korea Popoldemokratia Respubliko, profunde interŝanĝos opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj nuna stato de la Korea Duoninsulo kun la Korea Popoldemokratia Respubliko.
Pri nuklea problemo de la Korea Duoninsulo, Jiang Yu diris, ke realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo per dialogo estas konsekvenca starpunkto de la ĉina registaro.
(el la Ĉina Radio Internacia)
|