2009-09-21
|
Emblemo de la Monda Ekspozicio en Daejeon, 1993 | Nomo: Monda Ekspozicio en Daejeon, 1993
Tempo: De la 7-a de aŭgusto ĝis la 7-a de novembro, 1993
Temo: Defio al Nova Vojo al Disvolvo
Nombro de vizitantoj: 14 milionoj
Nombro de aliĝintaj landoj kaj internaciaj organizoj: 141
 |
Ekspoziciejo | De la 7-a de aŭgusto ĝis la 7-a de novembro 1993 okazis en Daejeon, Korea Respubliko, la Monda Ekspozicio daŭranta 93 tagojn. Ĝi estis la unua Monda Ekspozicio gastigata de disvolvanta lando kaj aprobita de la Buroo de Internacia Ekspozicio. Ĝia temo “Defio de Nova Vojo al Disvolvo” kune kun ĝiaj subtemoj “Akordo de tradicia tekniko kaj moderna scienco” kaj “Efika utiligo kaj reutiligo de resursoj” montris fruktojn akiritajn de la Koreia Respubliko en ĝia disvolviĝo, ideon de nova kreado pere de la popola forto kaj koncepton pri la celo al riĉa vivo surbaze de scienc-teknologia progreso, natura kaj homara akordiĝo.
|