2009-09-21
La 20-an de septembro en Pekino inaŭguriĝis la Kultura Festivalo de Konfucea Templo kaj Guozijian (la plej alta lernejo de la antikva Ĉinio) memore al la 2560-a datreveno de la naskiĝo de Konfuceo.
Samtage en la muzeo de la Konfucea Templo kaj Guozijian okazis "Simpozio por la 2560-a Datreveno de Naskiĝo de Konfuceo", inaŭgura ceremonio de reliefo de Konfuceo, ekspozicio de kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj pri pensoj kaj agadoj de Konfuceo, kaj ankaŭ ekspozicio de fotoj.
La Kultura Festivalo daŭros ĝis la 28-a de septembro, naskiĝtago de Konfuceo.
(el Ĉina Radio Internacia) |