Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Monda Ekspozicio en Lisbono, 1998
2009-09-21

Emblemo de la Monda Ekspozicio en Lisbono, 1998
    Loko: Lisbono, Portugalio

 

    Tempo: De la 22-a de majo ĝis la 31-a de oktobro 1998

 

    Temo: Oceanoj -- Riĉaĵoj por Estontonteco

 

    Nombro de vizitantoj: 10 milionoj

 

    Nombro de aliĝintaj landoj kaj internaciaj organizoj: 160

 

Antaŭ la Ĉina Pavilono de la Monda Ekspozicio en Lisbono, 1998
    En 1998, Jaro de Internaciaj Oceanoj sankciita de la Unuiĝintaj Nacioj, Lisbono, unu el la malmultaj bonaj havenoj de Eŭropo pro siaj eksterordinare favoraj naturaj kondiĉoj, gastigis la Mondan Ekspozicion kun la temo “Oceanoj -- Riĉaĵoj por la Estonteco”.

 

    En la tempo, kiam pli kaj pli seriozas poluado kaj malmultas resursoj, protekti, racie ekspluati kaj utiligi oceanojn havas apartan signifon. Ĉu landoj ĉemaraj ĉu landoj kontinentaj, kiuj partoprenas en la ekspozicio, ĉiuj faris grandan penadon por dekoracii sian eksponejon. Evoluantaj landoj plejparte distingis siajn kulturajn detalojn per modeloj, grafikaĵoj kaj objektoj, dum evoluintaj landoj -- siajn atingojn de altaj sciencoj kaj teknologioj per modernaj projektoj kaj bonkvalitaj materialoj. Dum la ĉi-foja ekspozicio ne plu tiel okulfrapis televidaj kaj filmaj ekran-muroj, sed estis vaste aplikitaj komputiloj. Kiam maro aperis sur stereoskopa filmo projekciata en la halo pri la estonteco de Portugalio, vizitantoj kvazaŭ spertis humidan vaporon kaj iom salan venton el maro.

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng