2009-09-21
 |
|
 |
|
 |
Emblemo de la Monda Ekspozicio en Brisbano, 1988 |
|
Ekspoziciejo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo |
|
Talismano de la Monda Ekspozicio en Brisbano, 1988 |
Nomo: Monda Ekspozicio en Brisbano, 1988
Tempo: De la 30-a de aprilo ĝis la 30-a de oktobro 1988
Temo: Libera Tempo en la Epoko de Teknologioj
Nombro de vizitantoj: 18 milionoj
Nombro de aliĝintaj landoj kaj internaciaj organizoj: 38
Celebre al la 200-jariĝo de la fondiĝo de Aŭstralio, Brisbano gastigis en 1988 la Mondan Ekspozicion, kiu fariĝis la tutlanda celebra agado de Aŭstralio. Laŭ la temo de la ekspozicio “Libera Tempo en la Epoko de Teknologioj”, la eksponaĵoj plejparte temis pri arto, sporto, turismo, tradicia kulturo, popolaj moroj, medi-beligado kaj -protektado. Ĉiuj aliĝintaj landoj montris ĉefe siajn turismajn kulturon kaj instalaĵojn cele allogi diverslandajn turistojn kaj samtempe prezenti modernajn scienc-teknologiajn fruktojn, kiuj altigas kvaliton de la popola vivo.
|