2009-09-22
 |
Ban Ki-moon akceptas intervjuon de Novaĵ-agentejo Xinhua. |
Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN akceptis intervjuon de Novaĵ-agentejo Xinhua en la UN-ĉefsidejo en Nov-Jorko. Li alte taksis la grandajn atingojn en politiko, ekonomio, socio, diplomatio kaj aliaj kampoj en la 60 jaroj post fondiĝo de la nova Ĉinio.
Ban diris, "okaze de la 60-a datreveno de la Ĉina Popola Respubliko, mi elkore gratulas la ĉinajn registaron kaj popolon." Li alte taksis la grandajn atingojn en la 60 jaroj post fondiĝo de la nova Ĉinio.
Li diris, ke Ĉinio liberigis multe da homoj de malriĉeco, kaj "la kreska rapideco de ĝia ekonomio estas inter la unuaj lokoj de la mondo". Ĉinio akiris "grandajn sukcesojn" en politiko, ekonomio, socio, diplomatio kaj aliaj kampoj.
Ban alte taksis ankaǔ la gravan rolon de Ĉinio en UN. Li diris, ke Ĉinio estas unu el la plej gravaj membrolandoj de UN, kaj unu el la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekurco de UN. Ĉinio aktive partoprenis en pacdefendo de UN en multaj lokoj de la mondo, kaj faris kontribuon por konservi mondpacon kaj sekurecon. Ban esperis, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en la internacia socio pri financa kaj ekonomia krizo, klimata ŝanĝiĝo en la globo kaj efektivigo de miljaraj celoj de UN.
(Redaktoro: Zhao Xi)
|