2009-09-22 2009-09-22
La 21-an de septembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron "Disvolviĝo kaj Progreso de Xinjiang". Ĝi estas la dua blanka libro pri Xinjiang publikigita de la oficejo. La blanka libro konsistas el 9 partoj kaj konigas, ke en Xinjiang la ekonomio rapide disvolviĝas, la popola vivo rimarkinde altiĝas, diversaj sociaj aferoj senĉese evoluas, naciminoritata kulturo estas protektita, diversaj nacioj solidariĝas kun egalaj rajtoj, civitanoj havas liberecon pri religia kredo, kaj socia ordo stabilas. Multaj donitaĵoj de la libro atestas, ke la ekonomio disvolviĝis, la socio evoluis, kaj la vivnivelo de diversnaciaj popolanoj multe altiĝis en la pasintaj 60 jaroj en Xinjiang.
(el Ĉina Radio Internacia) |