Wen Jiabao prezidis kunsidojn de ekonomiaj kaj scienc-teknikaj specialistoj
2009-09-24
La 21-an kaj la 22-an de septembro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao 3-foje okazigis kunsidojn por aŭskulti opiniojn kaj proponojn de ekonomiaj kaj scienc-teknikaj specialistoj pri novaj strategiaj industrioj. Li esprimis, ke oni devas laŭ internacia vidkampo kaj strategia penso elekti kaj disvolvi novajn strategiajn industriojn.