2009-09-24
La 22-an de septembro ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama en Nov-Jorko. Ili malkaŝe interŝanĝis opiniojn pri problemoj de Taiwan, Tibeto kaj Xinjiang.
Hu Jintao emfazis, ke Ĉinio kaj Usono devas respekti kaj konsideri reciprokajn interesojn kaj zorgojn. La problemoj de Taiwan, Tibeto kaj Xinjiang rilatas al la suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio kaj tuŝas la nacian senton de la 1.3 miliardoj da ĉinoj.
Barack Obama esprimis, ke ne ŝanĝiĝis la starpunkto de Usono pri unu Ĉinio. Usono respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio kaj ne subtenas "sendependiĝon de Tibeto".
(Redaktoro: Liu Sigong) |