2009-09-24
La 23-an de septembro, prezidento de la Korea Respubliko Lee Myung-bak apelaciis, ke la Korea Popoldemokratia Respubliko (KPR) "tuj senkondiĉe" revenu al la sesflanka interparolo.
Tiutage Lee Myung-bak faris parolon en la ĝenerala debato de la 64-a Ĝenerala Asembleo de UN. Li diris, ke la Komuna Deklaro de Sennukleigo sur la Korea Duoninsulo estis subskribita de ambaǔ flankoj Korea Respubliko kaj Korea Popoldemokratia Respubliko en 1992, kaj devas esti observata. Li diris, ke laǔ tiu deklaro la Korea Respubliko "plimultigos la dialogon kaj interfluon kun KPR, kaj kunlaboros kun internacia socio por la korea evoluado."
La 14-an de aprilo, la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de KPR faris deklaron en Pjongyango por retiri sin el la sesflanka interparolo kaj restarigi la senfunkciigitajn nukleajn establaĵojn. Sekve KPR multfoje esprimis en publiko, ke KPR ne revenos al la sesflanka interparolo. Ĉinio, Rusio, Usono, Korea Respubliko kaj koncernaj flankoj aktivas en diplomatia demarŝo por kiel eble plej frue refunkciigi la sesflankan interparolon.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktorino: Chen Ji
|