Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hu Jintao faris gravan parolon en la Ĝenerala Asembleo de UN

2009-09-25

 

 

    La 23-an de septembro inaŭguriĝis en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko la ĝenerala debato de la 64-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN.

 

    En la inaŭguro Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, alvokis al diversaj landoj, ke ili tenu solidarecon, kiam la tuta terglobo vizaĝas al multaj krizoj, kiaj ekonomia depresio kaj infektaj malsanoj, kaj protektu plurlaterismon kun UN kiel la kerno.

 

    Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris gravan parolon, kaj ĉiuflanke klarigis la vidpunkton de Ĉinio pri la nuna internacia situacio kaj pri gravaj tutglobaj problemoj.

 

    Li akcentis, ke ju pli Ĉinio prosperas, des pli grandas ĝia kontribuo al la mondo. Ĉinio iros por ĉiam la vojon de paca evoluado kaj persistos en amikeco kaj kunlaboro kun ĉiuj landoj surbaze de la kvin principoj de paca kunekzisto.

 

    Hu Jintao ankaŭ proklamis, ke Ĉinio daŭrigos sian subtenon al la evoluantaj landoj, kiuj suferas de la internacia financa krizo, kaj plifortigos la komercan kaj investan kunlaborojn.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktorino: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng