La 25-an de septembro en la usona urbo Pitsburgo okazis la 3-a Financa Pintkonferenco de Grupo 20. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao alvokis en la konferenco, ke diversaj flankoj antaŭenpuŝu la mondan ekonomion sane releviĝi, akceli reformadon de la internacia financa sistemo kaj solvu neekvilibran evoluadon de la mondo, kaj realigu ĉiuflankan, kontinuan kaj ekvilibran evoluadon de la monda ekonomio.