Malfermiĝis en Yangzhou la 3-a Monda Ekspozicio de Urboj ĉe Kanaloj
2009-09-27
La 26-an de septembro la 3-a Monda Ekspozicio de Urboj ĉe Kanaloj malfermiĝis en Yangzhou de Jiangsu-provinco, kie komenciĝis la ĉina Granda Kanalo. Estroj kaj gastoj el 52 urboj ĉe kanaloj de la mondo ĉeestis la pintkunvenon de kanalo okazigita ĉiujare. Dum la fintkunveno okazis ankaŭ Urbestra Forumo de Urboj ĉe Kanaloj, en kiu oni diskutis pri la temo "Turisma disvolvado de urboj ĉe kanaloj en financa krizo".