La 26-an de septembro reprezentantoj el pli ol 100 landoj kunvenis en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko kaj diskutis pri akcelo de greno-sekureco de la mondo.
Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris en la konferenco, ke la greno-sekureco estas la bazo, de kiu dependas la homa vivo. Kvankam al la mondo ĝenerale ne mankas manĝaĵo, tamen ĉiutage miliardo da homoj ankoraŭ restas en malsato, tio estas neakceptebla.