2009-09-27
La 26-an de septembro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao revenis al la patrolando post ĉeesto al serio da pintaj konferencoj okazintaj en Usono. Ĉe la fino de la vizito, ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi esprimis al amaskomunikiloj, ke la vizito estas fruktodona kaj diplomatia agado kun grava signifo kaj profunda influo.
De la 21-a ĝis 25-a de septembro, Hu Jintao ĉeestis respektive la pintan konferencon de UN pri klimataj ŝanĝiĝoj, ĝeneralan debaton de la 64-a Ĝenerala Asembleo de UN kaj la pintan konferencon de SK pri nuklea nedisvastigo kaj nuklea malarmado okazintajn en Nov-Jorko kaj la trian financan pintan konferencon de Grupo 20 okazintan en Pitsburgo. En tiel mallonga tempo, ĉina ŝtatestro sinsekve ĉeestis kvar gravajn internaciajn pintajn konferencojn, tio estas senprecedenca en la diplomatia historio de la nova Ĉinio.
Yang Jiechi diris, ke en la ĝenerala debato de la 64-a Ĝenerala Asembleo de UN, Hu Jintao ĉiuflanke klarigis la starpunkon de Ĉinio pri la internacia situacio kaj gravaj problemoj internaciaj kaj regionaj, la internacia socio ĝenerale opinias, ke lia parolado manifestas, ke Ĉinio, kiel konstruanto de la internacia sistemo, ludas neanstataŭigeblan rolon en la internaciaj kaj regionaj aferoj. La internacia socio bonvenigas, ke Ĉinio ludos pli gravan rolon en la internacia scenejo.
Ankaŭ parolado de Hu Jintao en aliaj pintaj konferencoj estas alte taksata de la internacia socio.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|