2009-09-27 2009-09-27
de GONGSANG LAMU
 |
|
 |
Fotovolta centralo en Cogen |
|
Fotovolta stacio en vilaĝo Demqog |
La "Lumiga Projekto en Ĉinio" uzos vent-energion, sun-energion kaj aliajn novajn energiojn por produkti elektron por lokoj, kiuj estas fore de elektra reto, cele ŝanĝi la postiĝintan fizionomion de tiuj regionoj. La projekto estas ellaborita de la ĉina registaro responde al la propono pri la "Lumiga Projekto" en senelektraj regionoj prezentita en la Pinta Kunveno de Monda Sun-energio okazinta en Zimbabvo, 1996.
Intervjuante en Ngari, Tibeto, mi sentis la fortan sunbrilon sur la altebenaĵo. Ngari, averaĝe alta je 4500 metroj super la marnivelo, estas proksima al la suno. Kvankam tie la natura kondiĉo estas malbona, tamen la sun-energio okupas la unuan lokon de la tuta lando, kaj Ngari estas unu el la regionoj plej riĉaj je sun-energio en la mondo.
En la pasintaj jaroj la ĉina registaro investis 91.5 milionojn da juanoj por establi fotovoltajn centralojn en gubernioj Coqen, Gerze kaj Ge'gyai, kaj en 36 urbetoj por popularigi fotoelektralan sistemon en ĉiuj domoj, kaj nun totala kapacito de la generatoroj atingis 650 kilovattojn. La elektroliverado povas kontentigi la elektro-postulon en plej partoj de Ngari kaj altigis la vivnivelon de la lokanoj.
(Redaktoro: Liu Sigong)
|