2009-09-28
La 26-an de septembro eldoniĝis kaj distribuiĝis la libro de historiaj materialoj "60 jaroj de la nova Ĉinio". Ĉina ĉefministro Wen Jiabao verkis por ĝi antaŭparolon titolitan per "Brilaj donitaĵoj, densigita monumento".
Wen Jiabao montras en la antaŭparolo, ke de la lastaj 60 jaroj Ĉinio glate plenumis la transiron de novdemokratismo al socialismo. Precipe de la reformado kaj pordomalfermo, Ĉinio persistas en preno de ekonomia konstruado kiel centron, la nacia ekonomio kontinue kaj rapide disvolviĝas, la sinteza forto de la ŝtato grandmezure altiĝas. La socialisma Ĉinio vizaĝanta al modernigo, al la mondo kaj al la estonteco impone staras en la oriento de la mondo.
Li montras, ke la grandegaj ŝanĝiĝoj en la lastaj 60 jaroj diras al ni, ke nur persistante en la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, en la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj kaj en la reformado kaj pordomalfermo, Ĉinio povas plene funkciigi la aktivecon kaj kreivon de la vastaj popolamasoj, senĉese liberigi kaj disvolvi la socian produktoforton kaj realigi grandan releviĝon de la ĉina nacio.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin |