Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
En 1959: mastriĝis liberigitaj servutuloj en Tibeto
2009-10-13

 

 

 

    De antikveco Tibeto estas nedisigebla parto de la teritorio de Ĉinio. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la ĉina registaro decidis pace liberigi Tibeton. En la 23-a de majo 1951 la centra popola registaro kaj la loka tibeta registaro oficiale subskribis la “Interkonsenton pri rimedoj por pace liberigi Tibeton”, alinome “17-artikola interkonsento”. Post la subskribo de la interkonsento, la Ĉina Popola Liberiga Armeo eniris en Tibeton por helpi la tibetan popolon disvolvi produktadon kaj komercon.

 

    La centra registaro protektas la religian sistemon de Tibeto, helpas la regionon disvolvi siajn ekonomion kaj kulturon, kaj plibonigi la popolan vivon. Por disvolvi la lokan trafikon, la registaro konstruis la Xikang-Tibetan Ŝoseon kaj la Qinghai-Tibetan Ŝoseon. Dank’ al tiuj du ŝoseoj granda kvanto da varoj estis transportitaj al Tibeto, mildiĝis malfaciloj de livero de varoj en la regiono kaj pliboniĝis la popola vivo. Sub helpado de la centra registaro, la tibetaj socio kaj ekonomio multe progresis.

 

    Sed naciaj secesiistoj komplotis pri armita ribelo. La 10-an de marto 1959, altrangaj reakciuloj de Tibeto publike disŝiris la “17-artikolan interkonsenton” kaj lanĉis plenampleksan armitan ribelon. La 28-an de marto ĉefministro Zhou Enlai subskribis la “Ordonon de la Ŝtata Konsilantaro de la Ĉina Popola Respubliko” kaj deklaris, ke por defendi la unuecon de la lando kaj solidarecon de la nacio, la centra registaro, krom taski al la tibetaj trupoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo komplete subigi la ribelon, ankaŭ decidis, ke en la sama tago la tibeta loka registaro estu nuligita kaj anstataŭita de la prepara komitato de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Laŭ la ordono, la trupoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Tibeto rebatis kaj subpremis la armitan ribelon.

 

    La venko super la ribelo kreis bonajn kondiĉojn por demokratia reformado en Tibeto. En la malnova Tibeto antaŭ la demokratia reformado ekzistis du antagonismaj klasoj, t.e. servutuloposedantoj kaj servutuloj. La antaŭaj, kiuj konsistigis malpli ol 2% de la totala loĝantaro de Tibeto, posedis preskaŭ ĉiujn kampojn, servutulojn kaj sklavojn, kaj la agentoj de la servutuloposedantoj, kiuj konsistigis malpli ol 3% de la totala loĝantaro de Tibeto, reprezentis la servutuloposedantojn por superregi la servutulojn kaj sklavojn; dum la lastaj, kiuj konsistigis pli ol 90% de la totala loĝantaro de Tibeto, ne havis kampojn kaj ilia vivo dependis de la servutuloposedantoj. Duono kaj eĉ pli ol 70% de ilia labor-akiro apartenis al la servutuloposedantoj; la sklavoj, kiuj konsistigis ĉ. 5% de la totala loĝantaro de Tibeto, tute ne havis homajn rajtojn kaj komplete apartenis al la servutuloposedantoj, kiuj posedis specialajn feŭdajn rajtojn, starigis neleĝajn juĝejon kaj malliberejon, laŭvole vipis servutulojn, forigis iliajn okulojn, muskolon kaj brakojn aŭ krurojn... Sub la gvido de la Kompartio kaj registaro, milionoj da servutuloj frakasis la feŭdajn katenojn, akiris kampojn kaj fariĝis mastroj.

 

    La liberigitaj servutuloj kantis: “Malgraŭ ke la montaro Himalajo estas altega, ĝi havas supron, malgraŭ ke la rivero Yarlung Zangbo estas longega, ĝi havas fonton, malgraŭ ke la tibeta popolo multe suferas, ĝia mizero havas finon. Venis la Kompartio kaj venis la dolĉo.” La demokratia reformado liberigis produktajn fortojn de la socio kaj havigis al la liberigitaj servutuloj kampojn kaj brutojn, kaj dank’ al tio altiĝis ilia aktiveco en produktado. En 1959 la totala grena produktokvanto de Tibeto atingis 183 mil tunojn, je 4.5% pli multe ol en 1958; en 1960 -- 206 mil tunojn, je 12.6% pli multe ol en 1959. En 1960 Tibeto posedis pli ol 10.5 milionojn da brutoj en la stalo, je 10% pli multe ol en 1959. Ankaŭ rapide disvolviĝis diversaj aliaj aferoj.

 

    La 19-an de januaro 2009 la 2-a Sesio de la 9-a Popola Kongreso de la Tibeta Aŭtonoma Regiono decidis, ke la 28-a de marto ĉiujare estu liberiga tago de milinoj da servutuloj de Tibeto.

 

Redaktoro: Liu Sigong

 La 22-an de marto 1959 kapitulacis reakciaj ribeluloj kolektitaj en Potala-Palaco.

 

 La 15-an de aprilo 1959 pli ol 2 milionoj da urbanoj de Lhasa manifestaciis surstrate postulante komplete subpremi la armitan ribelon.

 

La 22-an de junio 1959 urbanoj de Lhasa festis la feston Lin Kardo.

 

La 5-an de aŭgusto 1959 la kamparana asocio de la gubernio Naidong, Shannan-subregiono de Tibeto, disdonis 226 brutojn de servutuloposedanto al 37 malriĉaj kamparanaj familioj. 

 

La 7-an de septembro 1959 pl ol mil kamparanoj de antaŭurbo de Lhasa festis ĉe la rikoltodonaj kampoj la unuan feston Wangguo post subpremo de la armita ribelo.

 

La 9-an de septembro 1959 kamparanoj de antaŭurbo de Lhasa festis per kantado kaj dancado la unuan feston Wangguo post subpremo de la armita ribelo. 

 

La 27-an de februaro 1960 loĝantoj de Lhasa gaje festis post sia liberiĝo la unuan Novjaran Tagon laŭ la tibeta kalendaro .

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng