Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Por gaja celebrado
2009-10-19

Teksto kaj fotoj de SU YIJUN

 

    La Nacia Tago de Ĉinio en 2009 jam forpasis, tamen mi, kiu, kiel raportisto, havis ŝancon rigardi la nacifestan artan vesperon sur la placo Tian’anmen, volus dividi kun niaj legantoj mian propran sperton en tiu vespero.

 

    Post la grandioza revuo okazinta antaŭtagmeze de la unua de oktobro, sekvis la arta vespero longe atendata sur la placo Tian'anmen.

 

Sekureca kontrolado 

 

    Kiel raportistoj pri la vespero, ni frue venis al la difinita parko. Je la 14-a horo kaj 30 minutoj oni kolektiĝis kaj sinsekve akceptis sekurecan kontroladon.

 

 Ĵurnalistoj dormetas en buso.

 

   Je la 15-a horo kaj 30 minutoj niaj busoj ekveturis. Inter ni multaj reporteris la revuon antaŭtagmeze sur la placo Tian’anmen. Por tio ili kolektiĝis jam en la frua mateno. Nun legiĝis sur ilia vizaĝo laceco. Evidente, ilia laboro dum la antaŭtagmezo estis peniga. Kaj ili, profitante de la tempo survoje, dormetis iomete.

 

 Ĉaro destinita por pafi artfajraĵojn

 

    Pro trafika malpermeso sur la avenuo Chang’an estis malmultaj pasantoj kaj veturiloj. En la vojparto proksima al la placo Tian’anmen ni vidis ĉarojn destinitajn por pafi artfajraĵojn vespere. Ni atingis la placon post nur 20-minuta veturado.

 

 

 Patrolantoj kaj iliaj hundoj

 

    En oktobro la ĉielo serenis kaj la suno alte brilis. Por havi bonan terenon por fotado vespere, mi kaj mia kolego firme tenis nian “teritorion” sur la spektejo sub la brulana suno. Pro tio, ke la tempo estis ankoraŭ frua, sur la placo estis malmultaj homoj, sed jam startis la sekurecoprotekta laboro.

 

 Venis amasoj sur la placon.

 

    Ĉirkaŭ la 17-a horo sinsekve venis artistoj. Ili ĉiuj faris sian preparadon en sia difinita pozicio. Nelonge poste popolamasoj en malsamkoloraj vestoj kaj artistoj de diversaj nacioj ekdancis laŭ ritmo de muziko, kaj la tuta placo ekvigliĝis

 

 

 La pordego Tian’anmen en nokto 
 

 

Fiero pro la patrolando 

 

    Ĉirkaŭ la 17-a horo kaj 45 minutoj ekbrilis la lampoj sur la placo kaj eklumis ankaŭ diverskoloraj lanternoj. En la bunta lumo la pordego Tian’anmen, la Popola Halo, Muzeo de la Ĉina Historio kaj aliaj konstruaĵoj ĉirkaŭ la placo aspektis pli majestaj kaj pli belaj. Ni pretervole faris fotojn pri tio. Tiam venis en lenson de mia aparato junulo en jugura vesto kaj virino dorse partantaj la nacian flagon de Ĉinio, kaj mi tuj premis la butonon de la fotilo.

 

Kolektiva dancado 

 

    Sur la placo flirtis ruĝaj kaj diverskoloraj flagoj. En akompano de muziko kun gaja ritmo ĝoje dancis homoj por kune celebri la 60-jariĝon de la nova Ĉinio.

 

Maro de gajeco

 

    Je la 20-a horo eksonoris la muziko “Ruĝiĝas la Oriento” por anonci la horon, sekve pafiĝis buntaj artfajraĵoj el la kolonoj simbolantaj la nacian solidarecon. Komenciĝis la nacifesta arta vespero. Pompe brilis la 9000-kubmetra “Lumokubo”, buntaj artfajraĵoj lumigis la noktan ĉielon super Pekino kaj la placo Tian’anmen fariĝis maro de gajeco...

 
Okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof dank' al financa helpo de S-ino Mila van der Horst - Kolińska ni decidis eldoni la libreton "Ŝtatoj, landoj kaj lingvoj de la mondo" kun jam la tria eldono de la mondmapo kaj Eŭropo-mapo - "Esperanto en la mondo". La mapoj estas integra parto de la libreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng