2009-11-09
La 8-an de novembro, ĉina vicĉefministro Li Keqiang ĉeestis la inaŭguron de la 4-a Ĉina-Japana Sinteza Forumo pri Fuelo-ŝparado kaj Medio-protektado, kaj faris paroladon. Li diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas proksimaj landoj apartigitaj per nur strio da akvo. Ili havas fortan reciprokan kompletigon en ekonomio kaj vastan persperktivon en kunlaboro.
Antaŭ la inaŭguro Li Keqiang intervidiĝis kun Masayuki Naoshima, japana ministro de ekonomio kaj industrio, kaj aliaj gravaj delegitoj al la forumo. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri plifortigo de kunlaboro en fuelo-ŝparado kaj medio-protektado inter la du landoj.
(el la Novaĵ-Agentejo Xinhua)
Redaktoro: Zhao Xi
|