104 karboministoj mortis pro akcidento en Heilongjiang
2009-11-23
La 21-an de novembro okazis gaseksplodo en la karbominejo Xinxing de la urbo Hegang, Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio. Ĝis la 6-a horo de la 23-a de novembro oni trovis 104 mortintojn, kaj 4 estas ankoraŭ ne trovitaj.
Laŭ instrukcioj de la ĉinaj prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao, ĉina vicĉefministro Zhang Dejiang atingis la lokon por gvidi la savadon.