Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina kaj albana gvidantoj reciprokis gratulan mesaĝon
2009-11-23

    La 23-an de novembro ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj albana prezidento Bamir Myrteza Topi reciprokis gratulan mesaĝon por varme celebri la 60-an datrevenon de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Albanio.

 

    Hu Jintao diris en sia mesaĝo, ke dum la pasintaj 60 jaroj post la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Albanio, la rilatoj inter la du landoj senĉese disvolviĝas surbaze de la kvin principoj pri paca kunekzisto; la ĉina registaro alte atentas la rilatojn kun Albanio, ĉiam rigardas Albanion kiel sian bonan amikon en Sudorient-Eŭropo, kaj respektas la disvolvan vojon elektitan de la albana popolo mem; Ĉinio volas kune kun Albanio plifortigi la politikan interfidon, profundigi la tradician amikecon, plivastigi praktikeman kunlaboron, kaj krei belan estontecon por la amikaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj.

 

    Bamir Myrteza Topi diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 60 jaroj post la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Albanio kaj Ĉinio, la amikaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj senĉese plifirmiĝas kaj plifortiĝas; la sincera amikeco inter la du landoj estas grava bazo de la disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj; Albanio multe fieras pri la amikeco inter la du landoj, kaj konvinkiĝis, ke la rilatoj inter Albanio kaj Ĉinio disvolviĝos plu.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng