Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Elekto de novaj UEA-gvidantoj oficiale komencita
2009-11-24

    En 2010 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2010-2013. Parto de tio estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM je la 31-a de decembro 2009 oni elektos ses komitatanojn B.

 

    La Ĝenerala Regularo (art. 8) preskribas: "Dek individuaj membroj el minimume 3 diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn."

 

    Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo ĝis la 28-a de februaro 2010. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).

 

    Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum du jaroj antaŭ la elekto (t.e. 2008 kaj 2009) kaj resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2004-2009, ne estas reelektebla.

 

    Se ne estos pli ol 6 validaj kandidatoj, oni konsideros ĉiujn elektitaj. Se ili estos pli multaj, la individuaj membroj ricevos voĉdonilon por elekti siajn reprezentantojn per poŝta balotado.

 

(el Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng