Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Revo pri komforta loĝejo(IV)
2009-12-18

de Qiu Huanxing

 

    Konstrui domojn, kiujn povas aĉeti ordinaraj popolanoj

 

    Reformado pri loĝdomoj en Ĉinio rompis la rutinon, ke nur la registaro investu por konstrui loĝdomojn. Tio akcelis ne nur disvolviĝon de negocoj de bieno kaj domoj, sed ankaŭ disvolviĝon de produktado de ferŝtalo, konstruaj materialoj, elektraj hejmaj aparatoj, mebloj k.s. De 1998, bienekspluataj kompanioj aŭ aĉetas parcelojn en urboj aŭ translokigas fabrikojn al ĉirkaŭurboj por akiri bienojn, aŭ konstruas loĝdomojn en malproksimaj ĉirkaŭurboj.

 

    En lastaj jaroj oni konstruis kompare multekostajn loĝdomojn por kontentigi la bezonon de mezklasanoj. Tiaj domoj ĝenerale estas grandaj, bone ekipitaj kaj dekoraciitaj kaj havas belan medion. Krom tio oni konstruis ankaŭ vilaojn en pitoreskejoj por riĉuloj. Nun en Ĉinio nemalmultaj riĉujoj posedas 3-4 apartamentojn aŭ loĝdomojn.

 

Arda deziro de urbanoj por havi loĝdomon

    Tamen sen monhelpo de aliaj plejparto de ordinaraj ĉinoj, salajruloj kaj junuloj, kiuj ne havas altan enspezon nek multan mondeponon, ne povas aĉeti grandan loĝdomon kun areo de pli ol 200 kvadrataj metroj, kies unu kvadrata metro kostas pli ol 10000-20000 juanojn, tial ili apelacias, ke la registaro malaltigu la prezon de loĝdomoj, konstruu domojn kun apartamentoj malgrandaj por ke ili povu aĉeti ilin!

 

   

En la lastaj jaroj Ĉina Ministerio pri Loĝdomoj kaj Konstruado de Urboj kaj Kamparo alprenis rimedojn por regi rapidan altiĝon de loĝdoma prezo, kaj konstruigi domojn kun mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj cele akceli glatan disvolviĝon de loĝdoma negoco. Tio rapidigis konstruon de malmultekostaj loĝdomoj kun malgrandaj apartamentoj, kiujn ordinaraj urbanoj kun malmulta enspezo povas aĉeti per limigita prezo aŭ lui per malgranda pago.

 

Novaj kaj malnovaj loĝdomoj en Pekino 

    Ĝis fino de 2008, Pekino konstruis 85000 tiajn apartamentojn, kaj en 2009 aliaj 70000 tiaj apartamentoj surmerkatiĝis.

 

    Antaŭ nelonge mia nevo aĉetis tian apartamenton. Diplomiĝinte el universitato li laboris en iu kompanio de Pekino. Li havas edzinon kaj unu filinon, tamen li ne volis pagi 1800 juanojn ĉiumonate por lui loĝejon, tial profitante favorajn politikojn de la ŝtato pri domaĉeto, li prunteprenis 500 mil juanojn el banko kaj aĉetis apartamenton en prezo de 6300 juanoj po kvadrata metro. La apartamento kun areo de 88 kvadrataj metroj havas du klozetojn, du dormoĉambrojn, du ĉambretojn por gastoj kaj kuirejon. Kvankam en sekvontaj multaj jaroj li devas pagi la prunteprenitan monon, tamen li ĝojas, ke li havas sian propran apartamenton.

 

Redaktoro: Zhao Xi

 

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng