2009-12-18 Teksto de CHEN JI
Fotoj de WANG LIHUA
La 18-an de decembro la E-sekcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) okazigis solenan ceremonion por festi sian 45-jaran E-Disaŭdigon. La ceremonion ĉeestis pli ol 80 samideanoj el diversaj lokoj kaj unitoj, inter ili estis s-ro Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la Ĉina E-Ligo (ĈEL) kaj vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, kaj s-ro Xia Jixuan, vicdirektoro de ĈRI.
Dum sia parolado en la ceremonio, Guo Xiaoyong gratulis la plenan sukceson de la E-sekcio en la pasintaj 45 jaroj kaj alte taksis la kontribuon de ĈRI al la E-elsendado, li diris, ke la E-sekcio de ĈRI kaj ĈEL estas ĝemeloj, kiuj per Esperanto konigas Ĉinion al la mondo. Li esperas, ke la du fratoj kune faros kontribuon en diskonigo de Ĉinio al la tuta mondo. En la ceremonio parolis ankaŭ s-ro Xia Jixuan. Li esprimis sian esperon, ke la E-sekcio de ĈRI daŭrigos la bonajn tradicion kaj kutimon de siaj veteranaj redaktoroj, kaj kontentigos per pli riĉaj programeroj kaj diversaj manieroj la bezonon de aŭskultantoj kaj legantoj.
Sekvante la videon en la ceremonio, la ĉeestantoj kune rememoris la evoluon de la E-sekcio de ĈRI dum la pasintaj 45 jaroj, kaj esprimis varman gratulon kaj sinceran bondeziron al la redaktoroj de la sekcio.
|