Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Universala Kongreso en Hanojo en 2012
2010-01-13

 

    La elekto de Hanojo kiel la urbo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en 2012 estis la plej rimarkinda decido de la Estraro de UEA, kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a ĝis la 12-a de januaro. Ĝis la lasta momento ankaŭ la korea urbo Busan konkursis, kun alloga oferto, pri la rajto okazigi la Kongreson, sed post longa diskuto la Estraro decidis favore al la vjetnama ĉefurbo. La Esperanto-movado de Vjetnamio havas jam longan historion, sed la Universalan Kongreson ĝi gastigos por la unua fojo.

 

    La nuna Estraro kunsidos ankoraŭ komence de la ĉi-jara UK en Havano, kie ĝi tamen traktos nur lastajn teknikajn detalojn de la kongresa programo. Kutime la Estraro havas plenkunsidon en Roterdamo en marto aŭ aprilo, sed ĉi-foje la kunsido estis plifruigita kaj okazis tuj post la ceremonio por la publikigo de festlibro por Humphrey Tonkin. La tradicia printempa kunsido fariĝis do vintra. La estraranoj devos ankoraŭ trakti kaj decidi pri multaj aferoj rete, ĉar pro la frua kunsidodato, ekz. la financaj dokumentoj ne povis jam esti pretaj. Tio lasis al la estraranoj pli da tempo por interŝanĝi ideojn interalie pri stimulado de la nun okazanta diskuto pri nova strategia plano por UEA. Tiurilate ili atendas multe pli da aktiveco de la komitatanoj, sed ili klopodos pli vaste altiri ankaŭ membrojn kaj aliajn esperantistojn en la diskuton pri tiu dokumento, kiu devus difini la plej irindan vojon por UEA dum la venontaj dek jaroj.

 

    Kun Stefan MacGill, prezidanto de ILEI kaj ĝia observanto ĉe la Estraro de UEA, oni parolis pri la plua evoluigo de la instrua agado. La Estraro gratulis ILEI pro la sentebla plivigliĝo de ĝia agado post la pasintjara konferenco. Kun granda kontento oni notis la bonan starton de la Esperanto-ekzamenoj laŭ la normoj de la Eŭropa Referenckadro. Pri tio raportis Katalin Kováts el edukado.net, membro de la UEA-komisiono pri la novtipaj ekzamenoj. Por fina aprobo de la Komitato oni sendos proponon pri ĝisdatigaj modifoj en la interkonsento inter UEA kaj ILEI pri la instrua agado. La interkonsento estis aprobita en la UK en Havano en 1990 kaj estos do reviziita en la dua Havana UK. La propono estis jam aprobita de la estraro de ILEI, kies komitato siavice traktos ĝin en la ILEI-konferenco en Matanzas.

 

    Por la nova serio de elstaraj sciencaj verkoj, "Scienca Penso", en kiu jam aperis la origino de specioj de Darvino, la Estraro aprobis regularon kaj envicigis por aperigo kiel ĝia dua titolo la verkon Lingvo kaj menso de la fama lingvisto Noam Chomsky. Kiel observanto de TEJO partoprenis la kunsidon la nuna TEJO-volontulo Alexandre Baudry, kiu raportis i.a. pri la baldaŭa apero de la eldono 2010 de la adresaro de la Pasporta Servo kaj pri la planata grafika reformo de la revuo Kontakto.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng