Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?
2010-01-14

 

    Se morgaŭ subite Esperanto estus serioze konsiderata kiel laborlingvo de Eŭropa Unio, ĉu Eŭropa Esperanto-Unio povus demonstri la efikecon de Esperanto en la kunteksto de la lingvaj servoj de EU? Kaj ĉu la instruado kaj lernado de Esperanto estas sufiĉe evoluintaj por formi kaj pretigi lingvajn profesiulojn en Esperanto? Tion demandis Humphrey Tonkin en sia verko "Lingvo kaj popolo". Tiujn demandojn kaj kelkajn rilatajn temojn esploras István Ertl en sia eseo, ĵus aperinta en la festlibro honore al Humphrey Tonkin. Li konstatas, unuflanke, ke tute ne regas inter la esperantistoj unueco de opinioj rilate la strategion sekvindan en EU, kaj ke, aliflanke, mankas multo en la nuna lingva infrastrukturo de Esperanto se ĝi devus funkcii, en kazo de neceso, egalrange kun la oficialaj lingvoj de EU. Libera Folio publikigas la eseon en iom koncizigita formo, sen la piednotoj kaj fontindikoj, kiuj aperas en la libra eldono.

 

    Legu la artikolon ĉe http://www.liberafolio.org

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng