Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Partopreno de ILEI en la estrarkunsido de UEA
2010-01-15

Stefan MacGill ( prezidanto, ILEI)

 

    Tiu kunsido venis al fino en Roterdamo, kaj kiel kutime ILEI rajtis sendi observanton. Kiel kutime, tiu sendito pli ol observis, kontribuinte al la debatoj pri plej diversaj temoj. Enkonduke al la punkto 'Instruado' la observanto resumis la kvin plej gravajn atingojn de ILEI el 2009, kaj listigis ses plej okulfrapajn ŝanĝojn kiujn UEA devus rimarki pri la ligaj sintenoj kaj labormetodoj. La lasta listigo estis la projektoj en progreso por realigo dum 2010:

 

    Sukcesigi la kuban konferencon kaj ligitan trejn-seminarion por E-instruistoj*, plie por movadaj organizantoj kaj gvidantoj de interkulturaj projektoj en Latin-Ameriko.

 

    Kunorganizi kun E@I en SES (Slovakio) seminarion por lernantoj de "lernu.net" pri lingvo-instruado kaj interkultura edukado.

 

    Partopreni en la Azia Kongreso (julio, Mongolio) kaj subteni la rezultan agadon, precipe ĉe niaj revigliĝintaj sekcioj en Ĉinio kaj la Korea Respubliko.*

 

    Fortigi la instruistan trejnadon en ĉeestaj kursoj (ĉefe ĉe UAM en Poznan kun 4 stipendioj de UEA* kaj ILEI) kaj per lanĉo de pilota fazo de trejna retkurso pere de "edukado.net" .

 

    Pretigi sekvon por la sukcesa pasintjara seminario en Kinŝaso. *

 

    Kuneldoni kun E@I kaj Interkulturo gramatikan gvidlibron (koncizigitan version de PMEG) por ke tiu rethelpilo por la lernantoj ĉe 'lernu.net' atingu pli vastan publikon. Aktive serĉi novajn redaktajn fortojn por nia eldonado (simpoziaj kajeroj, lernolibroj, Juna amiko...) Okazigi Seminarion pri Subvenci-Petado (SPSP) antaŭvideble en oktobro en Herzberg (la Esperanto-urbo) por vastigi niajn konojn kaj spertojn pri tiuj ebloj.*

 

    Sekve de pretigo de 10-paĝa petodokumento, la estraro de UEA je la 1-a de oktobro, 2010. konsentis disponigi 2500 EŬR por akceli la plenumon de la stele (*) indikitaj edukaj projektoj. Aliajn ni financos el nia buĝeto aŭ el niaj fondaĵoj.

 

    ILEI povis anonci al la estraro, kaj nun al ĉiu, ke pro fininta voĉdono de la ILEI-estraro, estas decidite ke la ILEI-konferenco en 2011 okazos en Kopenhago, tuj antaŭ la samurba UK, kaj ke ILEI kunlabore kun la Universitato de Kopenhago okazigos lingvo-teman simpozion, al kiu alt-nivelaj fakuloj jam konsentis kontribui. Iom post tiu anonco, UEA reciprokis, anoncinte la UK-urbon por 2012 - Hanojo, Vjetnamio.

 

    ILEI aktive intervenis pri la formata Strategia Plano 2011-2020, unuavice je la struktura nivelo. Restas la tasko, kiam tiu strukturo estos plene determinita, intervenadi por zorgi ke edukado ricevu similan gravecon kiel en la plano kies periodo nun finiĝas.

 

    ILEI kaj UEA kunlaboras laŭ Interkonsento subskribita en Havano en 1990, kiu plurloke eksdatiĝis. Du-persona teamo dum la kunsido-tagoj aktualigis ĝin kaj prezentis la rezulton al la du estraroj - ĉe UEA fizike, ĉe ILEI rete. Rezulte, la du estraroj akceptis ĝin, kaj ĝi pluiras al la du komitatoj - ĉe UEA fizike en Kubo, koincide la sama loko (kaj eĉ la sama konstruaĵo) kie la komitato akceptis la originalan dokumenton antaŭ 20 jaroj. La ILEI-komitato ricevos ĝin por reta voĉdono, konfirmota en Matanzas. Ĝi estos baldaŭ afiŝita en nia retpaĝo ĉe http://mail.china.com/www.ilei.info.

 

    Temis entute pri produktivaj kaj utilaj tagoj, je la kontento de kaj ILEI kaj UEA.

 

el Ret-Info

Redaktorino: Chen Ji

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng