Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Haitio estas en urĝa stato
2010-01-20

 

 

    Pasis jam 6 tagoj post la tertremo en Haitio. Diversaj landoj liveras helpojn al Haitio. La lando jam proklamis urĝan staton por protekti stabilecon.

 

   La 17-an de januaro la haitia registaro proklamis, ke la tuta lando estu en urĝa stato, pro pli kaj pli da perfortaĵoj post la tertremo. La haitia polico kaj la pacprotekta trupo de UN proklamis noktan elirmalpermeson en Portoprinco. La haitia kabineto okazigis kunvenon por diskuti pri la posttertrema rekonstruado kaj restarigo de la socia ordo.

 

    Koncernaj oficistoj konigis, ke de la 18-a de januaro Haitio starigas 280 centrojn de urĝa helpo en la regiono trafita de la tertremo por liveri al la suferantoj materialojn kaj portempajn loĝdomojn. La centroj troviĝas en lernejoj, preĝejoj kaj aliaj publikaj konstruaĵoj en Portoprinco kaj 6 ĉirkaŭaj urbetoj, kaj ĉiu el ili povas enteni ĉirkaŭ 500 homojn.

 

    La 18-an de januaro la Eŭropa Unio diris, ke la Komisiono de la Eŭropa Unio kaj 27 membroj de la unio promesas multe pliigi diversajn helpojn al Haitio; pli ol 400 milionoj da eŭroj estos uzataj por liveri necesaĵojn al la tertreme trafita regiono kaj helpi rekonstruadon de la lando. Lawrence Cannon, kanada ministro pri eksteraj aferoj anoncis, ke internacia konferenco pri savado kaj rekonstruado en Haitio okazos la 25-an ĉi-monate en Montrealo, Kanado.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng