2010-01-20
Posttagmeze de la 18-a de januaro, en la haitia ĉefministrejo, s-ro Wang Shuping, delegito de la ĉina komerca agentejo en Haitio, kaj s-ro Francis Geladiya, ĝenerala sekretario de la haitia ĉefministrejo, kune subskribis konfirmilon pri la unua kvanto da kontraŭsismaj kaj savaj materialoj donitaj de Ĉinio al Haitio.
Tiuj materialoj donitaj de Ĉinio, inkl. de medikamentoj, tendoj, akvo-purigaj ekipaĵoj, vestoj, manĝaĵoj ktp, je la kosto de 13 milionoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj egalas al unu usona dolaro), atingis Portoprincon en la 17-a de januaro laŭ la loka tempo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|