2010-01-20
La 13-an de januaro okazis en Haitio forta tertremo, en kiu falis la domo de la ĝenerala sidejo de la speciala trupo de UN por stabileco en Haitio. Kiam okazis la tertremo, kunvenis en la domo UN-oficistoj, inkl. de 4 trupanoj senditaj de la Ĉina Ministerio de Publika Sekureco al Haitio por packonservado kaj 4 ĉinaj packonservaj policanoj en Haitio. Ili estis enterigitaj en la ruino.
Tion alte taksas la ĉina registaro. Ĝi postulis, ke oni baldaŭ konstatu la cirkonstancojn en esplorado kaj per ĉia rimedo savu la personojn enterigitajn en la ruino. Post 94-hora serĉado, oni trovis la kadavrojn de 8 ĉinaj viktimoj en la tertremo. Koncernaj departementoj plenforte traktas la sekvojn de la katastrofo laŭ la unueca aranĝo de la ĉina registaro.
(el la Popola Retejo)
Redaktoro: Zhao Xi
|